Malnova Testamento
Nova Testamento
Esperanto Bible 1926
← 74

Psalmoj 75

76 →
1

Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;Proksima estas Via nomo;Oni rakontas Viajn miraklojn.

2

Kiam Mi elektos tempon,Mi faros justan jugxon.

3

Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj;Mi fortikigis gxiajn kolonojn.Sela.

4

Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu;Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;

5

Ne levu supren vian kornon,Ne parolu kun nefleksebla kolo;

6

CXar ne de oriento kaj ne de okcidentoKaj ne de la dezerto venas alteco.

7

Nur Dio estas jugxanto;Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

8

CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi;Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

9

Kaj mi eterne predikos,Mi kantos al la Dio de Jakob.

10

Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;Altigxos la kornoj de virtulo.

Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926