A A A A A
Esperanto Bible 1926

Psalmoj 42

1

  Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

2

  Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;Kiam mi venos kaj aperos antaux la vizagxo de Dio?

3

  Miaj larmoj farigxis mia pano tage kaj nokte,CXar oni diras al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

4

  Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras,Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio,CXe lauxta kantado kaj glorado de festanta amaso.

5

  Kial vi malgxojas, ho mia animo?Kaj kial vi konsternigxas en mi?Esperu al Dio;CXar ankoraux mi dankos Lin,La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

6

  Malgxojas en mi mia animo;Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj HXermon,Sur la monto Micar.

7

  Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;CXiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

8

  En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,Pregxon al la Dio de mia vivo.

9

  Mi diras al Dio, mia Roko:Kial Vi min forgesis?Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?

10

  Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,Dirante al mi cxiutage:Kie estas via Dio?

11

  Kial vi malgxojas, ho mia animo?Kaj kial vi konsternigxas en mi?Esperu al Dio;CXar ankoraux mi dankos Lin,La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.

Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926