Malnova Testamento
Nova Testamento
Esperanto Bible 1926
← 23

Psalmoj 24

25 →
1

Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas,La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

2

CXar Li sur la maroj gxin fondisKaj sur la akvoj gxin fortikigis.

3

Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?

4

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,Kiu ne fordonis sian animon al malveroKaj ne jxuras trompe.

5

Li ricevos benon de la Eternulo,Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

6

Tio estas la gento de Liaj adorantoj,De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob.Sela.

7

Levu, pordegoj, viajn kapojn;Kaj levigxu, pordoj antikvaj,Por ke eniru la Regxo de gloro.

8

Kiu estas tiu Regxo de gloro?La Eternulo forta kaj potenca,La Eternulo, la potenculo de milito.

9

Levu, pordegoj, viajn kapojn;Kaj levigxu, pordoj antikvaj,Por ke eniru la Regxo de gloro.

10

Kiu estas tiu Regxo de gloro?La Eternulo Cebaot,Li estas la Regxo de gloro.Sela.

Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926