Malnova Testamento
Nova Testamento
Esperanto Bible 1926
← 19

Psalmoj 20

21 →
1

Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero;Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

2

Li sendu al vi helpon el la sanktejo,Kaj el Cion Li vin fortigu.

3

Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn,Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela.

4

Li donu al vi tion, kion deziras via koro;Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

5

Ni estos gajaj pro Via venko,Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

6

Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo,Forte savas lin per Sia dekstra mano.

7

Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn;Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

8

Ili sxanceligxas kaj falas,Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

9

Ho Eternulo, savu;La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926