Malnova Testamento
Nova Testamento
Esperanto Bible 1926
← 124

Psalmoj 125

126 →
1

Kanto de suprenirado. Kiuj fidas la Eternulon,Tiuj estas kiel la monto Cion,Kiu ne sxanceligxas, sed restas eterne.

2

Montoj estas cxirkaux Jerusalem,Kaj la Eternulo cxirkauxas Sian popolon,De nun kaj eterne.

3

CXar ne kusxos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj;Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustajxo.

4

Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj,Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;

5

Sed tiujn, kiuj deklinigxas al siaj malrektaj vojoj,La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.Paco al Izrael!

Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926