Malnova Testamento
Nova Testamento
Esperanto Bible 1926
← 119

Psalmoj 120

121 →
1

Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,Kaj Li auxskultis min.

2

Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,De falsa lango.

3

Kion Li donos al vi,Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?

4

Akrajn sagojn de fortuloKun karboj genistaj.

5

Ve al mi, ke mi gastas en Mesxehx,Ke mi logxas inter la tendoj de Kedar!

6

Tro longe logxis mia animoInter malamantoj de paco.

7

Mi estas pacema;Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926