Malnova Testamento
Nova Testamento
Esperanto Bible 1926
← 10

Psalmoj 11

12 →
1

Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas.Kial vi diras al mia animo:Flugu kiel birdo sur vian monton?

2

CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon,Almetis sagon sian al la tendeno,Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn.

3

Kiam la fundamentoj estas detruitaj,Kion povas fari la justulo?

4

La Eternulo estas en Sia sankta templo;La trono de la Eternulo estas en la cxielo;Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

5

La Eternulo elprovas justulon;Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

6

Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron;Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

7

CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;La piulo vidos Lian vizagxon.

Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926