Selezione Bibbia
Vecchio Testamento
Nuovo Testamento
Esperanto Bible 1926

Genezo 835

1

Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro,Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!Vi levis Vian gloron super la cxielon.

2

Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanojVi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj,Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.

3

Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj,La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

4

Kio estas homo, ke Vi lin memoras?Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

5

Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio;Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

6

Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj;CXion Vi metis sub liajn piedojn:

7

SXafojn kaj bovojn cxiujnKaj ankaux la sovagxajn bestojn,

8

La birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro,CXion, kio iras la vojojn de la maroj.

9

Ho Eternulo, nia Sinjoro,Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Italian Bible La Nuova Diodati
Copyrighted: 1991 La Nuova Diodati